Varmaj Tagoj - Urbe kaj nature
Somerumu kun ni! Varmaj Tagoj estas la somera renkontiĝo ĉe la Esperanto-Stacio.

Internacia

Somerumu kun ni!
Varmaj Tagoj 🔥 estas la somera renkontiĝo ĉe la Esperanto-Stacio. Varmaj aktivaĵoj atendas vin:
Plaĝumado kaj naĝado (dumtaga kaj nokta!) en nia lago, kajakumado, ludado de flugpilko kaj tabloteniso, laŭvola ekskurso al Berlino kaj festumado ĉe la stratfesto (Stadtfest).
Varmaj Tagoj okazos de la 18-a ĝis la 21-a de julio 2020.
Ĉu vi jam varmas? 🔥

KOTIZOJ
Unua aliĝperiodo - ĝis la 31-a de decembro 2019
Kotizo por la renkontiĝo (3 noktoj, 4 tagoj): 60€ (sen la manĝoj)
Kun ekskurso al Berlino (12€): 72€

Dua aliĝperiodo - ĝis la 30-a de aprilo 2020
Kotizo por la renkontiĝo (3 noktoj, 4 tagoj): 70€ (sen la manĝoj)
Kun ekskurso al Berlino (12€): 82€

Tria aliĝperiodo - ĝis tuj antaŭ la evento
Kotizo por la renkontiĝo (3 noktoj, 4 tagoj): 80€ (sen la manĝoj)
Kun ekskurso al Berlino (12€): 92€

La dormoĉambroj estas 2-4 litaj.
Informoj pri manĝoj venos baldaŭ.

Atentu! La evento havos limigitajn lokojn! Por certigi vian partoprenon, bonvolu sendi mesaĝon al esperantostacio(ĉe)gmail.com kaj vi ricevos informojn pri kiel antaŭpagi la kotizon.

Se vi havas pliajn demandojn, kontaktu nin!

La Esperanto-Stacio troviĝas en la vilaĝo Halbe, ĉirkaŭ 30 minutojn sude de Berlino. La centro de Berlino estas tre facile atingebla per ĉiuhoraj trajnoj. 

Karavano el IJK: 
Ni organizos karavanon el IJK en Nederlando al Berlino la 18-an de julio 2020, do la alventagon de Varmaj Tagoj. Baldaŭ disponeblos pli da informoj pri ĝi. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/events/561199814...
info(ĉe)esperantostacio.com
Bahnhofstraße 30, 15757 Halbe

Interesiĝintoj

Administranto