🖥 BEMI-tago kadre de la 2a Reta Novjaro
12:30 - 16:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
TRIA BEMI-tago

InternaciaAlia

Hodiaŭ okazas la 3a reta BEMI-tago, kien la 2a Reta Novjaro ekskursos!

TEJO disponigas sian pagatan konton ĉe Zoom, kiu ebligas voĉdoni dum nia membrokunveno:
https://us02web.zoom.us/j/88972676341

La tempoj indikitaj estas laŭ UTC.
Por informiĝi, kiel traduki inter UTC kaj la tempo de via propra horzono, mi rekomendas la servon https://time.is/UTC

12:30 VERDEN - nova projekto de IFEF kaj BEMI (Lars Sözüer)
13:15 paŭzo
13:30 Biciklaj ekskursoj ĉirkaŭ Granada, Hispanujo (Julio Velazquez)
13:50 paŭzo
14:00 ludo (Jessica Grasso)
14:45 paŭzo
15:00 membrokunveno de BEMI
16:00 fino (aŭ eventuale pliaj programeroj)

Memoru, ke ni invitas ĉiujn homojn, kiuj parolas Esperanton kaj ŝatas bicikli, konsideri sin  membroj de BEMI.
Se vi konsideras vin membro, vi havos voĉon en la membrokunveno kaj povas kundecidi pri la evoluo de nia asocio.

Ankaŭ se vi ĝis nun ne anoncis programeron, vi daŭre povas fari tion, kaj ni aldonos ĝin.

Mi antaŭĝojas baldaŭ renkonti multajn el vi en la reto.

Amike,
Lars Sözüer
Ĝenerala Sekretario de BEMI
Biciklista Esperantista Movado Internacia

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

retanovjaro(ĉe)gmail.com

Administranto
User profile pictureBetti Maul