Merkredo en Esperantodomo: Rapida enkonduko al Esperanto (en angla lingvo)
15:00 - 17:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Enkonduko al Esperanto en angla lingvo. Ni provos paroligi vin vin ene de 2 horoj!

InternaciaLokaKurso

Esperanto estas lingvo kreita antaŭ pli ol 130 jaroj por esti internacia dua lingvo. Hodiaŭ ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 1 miliono da homoj en pli ol 100 landoj. Esperanto estas verŝajne la plej facile lernebla lingvo. Multaj lernantoj lernas ĝin ene de 20 horoj. Ĉi-foje ni estos eĉ pli ambiciaj: Ni provos paroligi vin ene de 2 horoj!

En ĉi tiu senpaga du-hora leciono, ni kovros la jenajn:

▶︎ Faktoj kaj baza ideo de Esperanto

▶︎ Historio

▶︎ Forto kaj malfortoj

▶︎ Prononco

▶︎ Gramatiko

▶︎ Kafo kaj tepaŭzo (senpage)

▶︎ Vortprovizo 

▶︎ Kiel uzi Esperanton en Sidnejo

▶︎ Kiel uzi Esperanton dum vojaĝo

▶︎ Kiel uzi Esperanton, se vi ne ŝatas forlasi hejmon

▶︎ Kiel fariĝi Esperanto-fakulo

La hodiaŭa instruisto, Rainer Kurz, komence lernis Esperanton dum 20 horoj ĝis li faris sian unuan Esperantan vojaĝon (al Japanio). Ekde tiam li uzas Esperanton por vojaĝi al pli ol 40 landoj.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉