Mez-Anglia Semajnfino Esperantista (MASE)
Tabulludoj, kartludoj kaj divers-tema inter-instruado, kun bonaj manĝaĵoj ĉefe veganaj kaj sociumado en Esperanto. Rabato por eksterlandanoj.

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos muzik-instrumentoj por kunludi. Ni kuiros bonajn manĝaĵojn veganajn, vegetarajn, kaj fojete kun viando. Estos ekskurso al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare, aŭ eventuale al apuda Royal Leamington Spa.

La evento okazos en granda biendomo kun 5/6 dormĉambroj. Ĝi havas tre grandan ĝardenon, kun akvobaseno.

Partoprenantoj gvidos atelierojn por dividi siajn kapablojn kun la aliaj, ekz. trikado per framo, enkonduko al Arduino, sonorilumado, lutado, k.a. La programo kreiĝos je la unua tago, laŭ la proponoj kaj kapabloj de la partoprenantoj.

Sabaton, tiuj kiuj estas motivitaj iros al la loka Park Run. Kaj tiuvespere, ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri la temo “Io Interesa”. Bonvolu kontribui!

Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, naĝi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, drinketi, ktp.

La etoso estas familia; infanoj kaj beboj estas tre bonvenaj, sed certe ne devigaj! Loĝado surloke estas inkluzivita en la kotizo, kun rabato por eventualaj tendumantoj kaj por eksterlandanoj.
Informoj

MASE.org.uk
saluton(ĉe)mase.org.uk
CV35 9LH

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureTim Morley