🖥 Emoĝio-Lando, ILEI, Nova Kurso por B-2 AZIAJ Esperanto-Parolantoj
12:00 - 13:30
UTC
Elekti horzonon
Kurso, Novstila, kiu baziĝas sur la priparolado de Emoĝioj.

Kurso

Emoĝio-Lando, Nova Kurso por Azianoj, Nivelo B2 

Kadre de la projekto Tibor Sekelj de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Dennis Keefe verkis kurson speciale por Azianoj kiuj estas je la nivelo B-2 de Esperanto. Se vi estas en nivelo B-2 kaj via denaska lingvo estas china, korea, japana, vjetnama, kaj similaj, eble ĉi tiu kurso interesos al vi. 

Ĉi tiu ĉiusemajna kurso utiligas, kiel bazon, la emoĝiojn kaj mienetojn kiujn oni kutime uzas por aldoni nelingvajn komentojn kaj reagojn en la sociaj medioj. 

La kurso uzas la Valencian Metodon, metodon en kiu gelernantoj trairas longan serion da demandoj al kiuj la partoprenantoj respondas. Ĉio estas en Esperanto.
 
Specimena materialo, Leciono 8, troviĝas sube. Tie vi vidas 24 demando-liniojn, kiuj ofte konsistas el komentoj kaj unu aŭ pliaj demandoj. Kelkfoje la demandoj estas "gramatike plenaj", kun ĉiuj frazelementoj, kaj kelkfoje la demandoj estas elipsaj, tio estas, partoj de la frazoj estas subkomprenataj. 

Por viziti la kurson:

https://us02web.zoom.us/j/89305093236
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 893 0509 3236
Passcode: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Kaj se vi scivolas pri antaŭaj lecionoj, ni invitas vin spekti ilin ĉe la jutuba kanalo de ILEI:
https://www.youtube.com/playlist?list=PLufbtAhDHic3PjZO9x3N3kUYRLCcId_t4
emoĝio 9.pdf 67,3 kB
Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.org

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureDennis Keefe