🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero -6. Origamio en pedagogio. Prelegeto kaj faldado de origamiaj fabeloj.
17:30 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-6: Origamio en pedagogio: Prelegeto kaj faldado de origamiaj fabeloj.

InternaciaKurso

Hodiaŭ ni pridiskutos  origamion kiel tre efikan propedeŭtikan ilon. Ni parolos pri uzado de origamio en lernejo kaj pri ĝia rolo en la individua disvolviĝo de infano. Origamio faciligas komunikadon en pedagogio, kaj ni vidos tion, faldante kelkajn origamiajn fabelojn.

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (Asocio "Animado Kreado Kulturo Origamio") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj ni volas trovi, en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu estas uzata en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dezajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, 20.09.2020
 
 Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto