🖥 Debato: Jes aŭ Ne al skota sendependeco, kaj kia estonteco por Esperanto en la Insularo de la Norda Atlantiko
19:30 - 21:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Debatemuloj bonvolu anonci sin al la organizantoj, se vi volas prezenti vidpunkton dum la debato (~5 min). Vidpunktoj de esperantistoj kun sperto aŭ intereso pri sendependeco en aliaj mondpartoj ankaŭ bonvenas.

Internacia

La venonta renkontiĝo de la Movado Junulara Skota okazos la 26-an de februaro, inter 19.30-21.30 UTC.

Temos pri: “Jes aŭ Ne al skota sendependeco, kaj kia estonteco por Esperanto en la Insularo de la Norda Atlantiko”.

Esprimado de spertoj el aliaj mondpartoj pri sendependeco aŭ regionaj movadoj ankaŭ bonvenas.

La debato mem estos unuhora, kaj ekzistos cetere tempoj por libera babilado. Pluraj gastoj esprimos sian vidpunkton pri la temo dum kvin minutoj kaj interŝanĝos opiniojn dum la debato.

Tagordo:
1930:  Interkonatiĝo kaj Libera Konversacio
2000:  Debato “Jes aŭ Ne al skota sendependeco, kaj kia estonteco por Esperanto en la Insularo de la Norda Atlantiko”
2100:  Libera Konversacio
2130:  Fino

Por aliri nian virtualan renkontiĝejon, alklaku la ligilon: https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo 

La pasvorto estas la nomo de nia kara komuna lingvo per minusklaj literoj.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

skotlando.org/archives/1191
movadojunularaskota(ĉe)gmail.com

Administranto
User profile pictureMovado Junulara Skota