Sarlanda Esperanto-Ligo okazigos sian 74-an Kulturan Semajnfinon
de la 4-a ĝis la 6-a de julio 2025 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo. (
https://www.kardinal-wendel-haus.de/)
Atentu! Ni festos la unuan fojon en somero!
Atendas vin interesa programo (elŝutebla dokumento) konsistanta el aktivaĵoj, diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.
Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos dum bonveniga vespero jam la unuan prelegon de kiu gvidos al komuna aktivado. Poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft').
La sabaton ni dediĉos al prelegoj, foto-ateliero, kantateliero kun KAJTO lingvokursoj kaj busekskurso al la UNESKO Mondkulturheredaĵo "Völklinger Hütte" (Fandejo de la urbo Völklingen).
Post la busekskurso estos ebleco partopreni ekumenan diservon en Esperanto.
La kulmino de la Kultura Semajnfino estos bela, bongusta, (laŭeble plenaera)
bankedo kun kradrostaĵoj en gaja etoso sekvita de
koncerto de KAJTO je sabato vespere.
Dimanĉon matene ni daŭrigos la programon per
prelegoj,
gimnastiko, fotografado kaj
kantado ĝis la komuna tagmanĝo.
La aliĝilon vi trovas ĉi-tie:
https://www.esperanto.de/de/ksf2025-aligho