SES organizas :
Aŭtuna tago en la naturo
Dimanĉe 22-an de septembro 2024
Loko : Cabane des Tourbiers, apud Les Ponts-de-Martel (NE) meze de torfejo
Horo : Ni organizos transporton per aŭto de La Chaux-de-Fonds al la torfejo, kiu situas je 5km okcidente de la stacidomo de Les Ponts-de-Martel ; se vi bezonas tion, bv anonci vin komence de septembro. Ideala bicikla promenado.
Programo :
La personoj, kiuj prizorgas la domon, montros al ni, kiel oni akiris torfon kaj al kio tio utilis.
Alain Favre parolos pri Vivo de/en torfejo - malkovri ĝian funkciadon kaj loĝantojn.
Dr Daniel Leuba parolos pri abelbredado.
Tiu evento estu publika, do invitu viajn familianojn kaj amikojn. La loko estas ideala por infanoj. Tiu evento sekvas la septembran StudSabaton de CDELI ; do bonvolu pripensi pasigi la tutan semajnfinon en Neuŝatela Ĵuraso.
Ĉiu venu kun pikniko. Varma akvo troviĝos en la domo.
Detala dokumento dissendiĝos en aŭgusto.