Vendredaj parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Adolfo Hitlero

Loka

8 Aprilo 2022 : Adolfo Hitlero.
Kiu estis Hitlero ? Ĉu ĉefo aŭ marioneto ? Ĉu kialo aŭ konsekvenco ? Ĉu genio aŭ stultulo ? Ĉu naciisto aŭ anarĥiisto ?
Kion celis naziismo ?
Ĉu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas Hitleroj kaj Hitleranoj ? kiel ilin identigi kaj malhelpi ?
Ĉu ridigas vin la filmo de Charlie Chaplin "La Granda Diktatoro" ?
...



sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka


Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝantoj

0

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto