La afrikansa: Esperanto de Sudafriko aŭ ido de la nederlanda?
Prelego pri la historio kaj evoluo de la afrikansa ekde la alveno de la nederlandaj ŝipanoj en Sudafriko, ĝia nuna stato kaj perspektivoj en la estonto, kaj kiel ĝi per simpligoj sin adaptis al la bezonoj de la loĝantaro post jarcentoj. Ekzemploj, sonfragmentoj kaj muzikaĵoj. Paraleloj kun Esperanto?
Prelego taŭga ĉefe por parolantoj de la nederlanda, pro la multaj komparoj inter la du lingvoj.
Kapaŭskultiloj rekomendataj por plej bona komprenebleco de sonfragmentoj.
Ni atendas viglan diskutadon post la prelego!
Ligilo konsultebla unu tagon antaŭe en nia retpaĝo aŭ ĉe info@esperanto3000.be.
(Prelegos Ivo Schenkel)