Karaj geamikoj,
ni jam atingis monaton junio, ferioj alproksimiĝas, kaj ni komencas listigi kion meti en la valizon.
Pro tio Itala Esperanto-Federacio decidis helpi vin, dediĉante marde 14-an de junio je la horo 21:00 (itala horo) ZOOM-e
la kutiman monatan eventon al "Kion legi dum la ferioj?"
Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi, la plej spertaj italaj literaturistoj konsilos al ni ĉiuj kelkajn librojn, kiuj aparte frapis ilin, kaj kiuj estas aĉeteblaj che IEF, skribante al la adreso
feilibri@esperanto.it (kiu partoprenos la italan kongreson povos ilin antaumendi kaj trovi ĉe la kongresa libroservo)
Mia tasko estos kunordigi la intervenojn kaj eble, kial ne, aldoni iujn miajn konsilojn.
Ĝis marde la 14-an!!!
Michela Lipari
Eniru en Zoom