Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
23a de Marto : La aktualaĵoj kiuj neniam "frontartikolas"

Loka

23a de Marto 2024 :  

La aktualaĵoj kiuj neniam "frontartikolas".

Oni ofte plendas ke ĵurnalistoj mispraktikas sian metion, ke ili maskas aŭ manipulas la veron, ke ili atentigas pri malgravaĵoj...
Ĉi-vespere ni kvazaŭ redaktu alternativan ĵurnalon, per krom-informoj kiujn vi taksas gravaj, per sciigindaĵoj kiujn vi trovis... vi diru kiel !


sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto