🦆 | ♟️ Esperanta Ŝaka Retklubo ♟️ | 🦆
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Amika ŝakturniro por Esperantistoj

Kunveno/Evento

Ni invitas vin al renkontiĝo de Esperanta Ŝaka Retklubo. Ni planas ludi svisan turniron per retejo lichess.org (kiu estas libera kaj malfermitkoda). Samtempe, ni voĉbabilos per Jitsi: eblas nur aŭskulti, eblas ne partopreni voĉbabiladon. Oni ne devas ludi bone: nia grupo jam diversas en ŝaknivelo.

Ligilo al nia ŝakteamo ĉe lichess.org: https://lichess.org/team/esperanta-saka-retklubo
Por ricevi pasvorton al teamo, demandu dum renkontiĝo aŭ skribu al: kjpolwin heliko gmail.com

Ligilo al Jitsi-ĉambro, kie ni parolos dum kunveno: https://mallonge.net/dlb

Ĝi estos unua renkontiĝo de tiu tipo, kiun ni organizas. Ni planas organizi pliajn kunvenojn kaj plibonigi ilian formon.