AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo

Internacia

AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) estas tradicia aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI). Ĝi pasas unufoje jare, dum la februaraj aŭ martaj rusiaj festoj, kaj estas dediĉita al la naskiĝtago de la Esperanto-Klubo MASI (EK MASI, nun MEA MASI), kiu okazis la 24-an de februaro 1995. 

La temo estas JUBILEOJ! Kial? Ĉar ni festos la 25-jariĝon de MEA MASI! 

CELO: 
- paroligo de esperantemuloj, 
- klerigo de scivolemuloj,
- kutimigo de novuloj al medio, parolanta en Esperanto, 
- aktivigo kaj inspirigo de partoprenantoj por plia E-studado kaj agado, 
- aktivado kaj ripozo en amika kaj ĝojiga E-etoso.

CELGRUPO: 
kursanoj de ajnnivelaj Esperanto-kursoj, 
memlernantoj de Esperanto, aspirantaj la lingvan praktikon, el Moskvo kaj el la tuta Rusio.

NEMALHAVEBLAJ KONTRIBUANTOJ:
- esperantistoj, kontribuantaj al la kleriga kaj distra programo.

ALIAJ PARTOPRENANTOJ:
- ĉiuj esperantemuloj, serioze agorditaj progresi en Eo kaj E-kulturo;
- ĉiuj bonparolantaj esperantistoj.

MALRAJTAS PARTOPRENI:
- esperantistoj, kiuj transiras de Eo al alia lingvo, komunikiĝante kun APERO-partoprenantoj;
- etos-rompantoj, skandaluloj, klaĉuloj kaj malsimpatiantoj al Esperanto, EK/MEA MASI, ĝia agado kaj ĝiaj membroj;
- eksaj APERo-partoprenintoj, rompintaj la Lingvan Disciplinon aŭ amikan etoson;
- homoj, ne aliĝintaj anticipe kaj ne ricevintaj konfirmon de la organizantoj pri sia partopreno.

LINGVA DISCIPLINO 
estas sindevigo paroli dum la aranĝo kun APERO-partoprenantoj ĉie kaj ĉiam nur Esperante. E-neparolantoj traktu la aranĝon kiel trejnadon pri vivo de mutuloj, kiuj kapablas eldiri nur tion, kion ili povas vortumi en Eo. Ili rajtas uzi ajnan helpilon, inkluzive pli spertajn homojn.

Koran dankon pro via disciplinemo!
Aperu esperantemaj, gajaj kaj bonhumoraj!
BONVENON!!!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj