Esperanto-kurso
16:00 - 18:00
Afriko/Lubumbaŝo
Elekti horzonon
Sude de la Demokratia Konga Respubliko, okazos esperanto-kurso ĉeeste en la urbo Lubumbaŝo, Alta-Katango provinco.

LokaKurso

Nia loka esperanto-klubo remalfermas siajn pordojn al kursanoj post tri semajnoj da senaktiveco pro la ŝtataj ekzamenoj.
Nia klubanaro konsistas el Universitatanoj kaj mezlernejaj lernantoj.
Ni haltigis la kurson por permesi al la studentoj kaj lernantoj bone prepari siajn ekzamenojn. La kurso disvolviĝos en la urbo LUBUMBAŜO.
Se vi loĝas en Lubumbaŝo kaj volas alesti la eventon, prenu buson de kie ajn vi estas, iru al bushaltejo en la urbocento, de tie prenu la duan al TABA NSOKO, de tie ĉi prenu motorbiciklon ĝis MORGUE DU 30 JUIN TABA, alvenonte tien, voku jenan telefonnumeron: +243 972 716 042 por tuja asistado al la klubejo, kiu troviĝas tute  proksime supren je kelkaj metroj, iu klubano povas vin renkonti tien senprokraste.
 Kontaktu la klubestron se vi deziras sciigi pri via partopreno, se vi loĝas en Lubumbaŝo, voku aŭ skribu al:
espoirkasati@gmail.com
+243 972 716 042

 Dankege antaŭvidas vian partoprenon
Espoir NGOMA KASATI, 
kurso-gvidanto kaj klubestro.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉