🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado kaj Ateliero - 70. Papera senĉese funkcianta motoro (perpetuum mobile en la latina), - por ludi kaj mediti.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero - 70. Papera senĉese funkcianta motoro (perpetuum mobile en la latina), - por ludi kaj mediti.

InternaciaKurso

IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero - 70. Papera senĉese funkcianta motoro (perpetuum mobile en la latina), - por ludi kaj mediti.

Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj
por internacia komunikado!

70-afiŝo-Ateliero-70.jpg 463 kB
La inventintoj de pasintaj epokoj strebis por prezenti al la homaro la tiel nomatan “senĉese funkciantan motoron” (perpetuum mobile en la latina). Malgraŭ ke sciencistoj pruvis, ke tio ne eblas, homoj ankoraŭ nuntempe faras novajn provojn.
Ni pridiskutos tiun temon kaj faldos kun Ruth Kevess-Cohen la multkoloran paperan perpetuum mobile, por ludi kaj mediti.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!  
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
 La ateliero okaziĝas kun Zoom-subteno de IREA  ĉiudimanĉe, je la 19.00 - 20.30 laŭ la horzono de Francio  (18,00-19,30 laû UTC)  
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
29.01.2023, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: https://us02web.zoom.us/j/87857894318
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto (Password): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto