🖥 Pri libroj kaj revuo
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Forumo de legantoj

Internacia

Forumo de Legantoj

Se vi kutimas partopreni en la retkunvenoj de la amsterdama rondo per ZOOM, kaj ne povas ĉeesti la kunvenojn en ‘De Koopermoolen’,  jen nova ebleco.  Nova iniciato, kiun vi eble ŝatos. 
Se vi ŝatas legi librojn kaj revuartikolojn kaj paroli pri la enhavo kun aliaj  geesperantistoj, jen LA EBLECO por aŭdigi vian voĉon. Ĉu por laŭdi la verkinton,  ĉu por kritiki la enhavon, ĉu por ridigi la ĉeestantojn per via kontribuo. Ĉiu povos priparoligi libron aŭ artikolon. Por la unua kunveno oni ekz.e povos diskuti pri la  artikolo pri virtualaj modeloj el novembra Monato.
Ne necesas esti perfekta esperantisto. Ankaŭ se vi ankoraŭ lernas la lingvon, vi povas partopreni. La unua kunveno estas eksperimento.

Petu kopion de la artikolo kun demandoj al Bert: ajf.dewit@ziggo.nl kaj anoncu vian partoprenon ĉe li.
https://us02web.zoom.us/j/82976794851?pwd=M3J6VEYzNmdXczQrdDZmejhUY3ZTQT09
Meeting ID: 829 7679 4851
Passcode: 279258



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj