Renkontiĝo en Parizo, Sabate, ĉe SAT-Amikaro, inter 14h kaj 17h
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Librovendejo estas ankaŭ renkontejo !

Loka

Zam kaj Dzeka informas :

Eblas renkontiĝi en Parizo, Sabate, ĉe SAT-Amikaro, inter 14h kaj 17h.

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





Ni bedaŭras la nuntempan mankon de vivo en la sidejo de SAT-Amikaro, mankas al ni la kara etoso de parolrondoj, de kursoj, mankas vizitantoj el plej diversaj landoj. 

Kvankam pro viruso KV19 la nuna leĝo malpermesas kulturajn rendevuojn, malpermesas amikecajn man-al-manojn kaj kisojn, tamen rimarku ke aĉetantoj en vendejo ne malrajtas interparoli, se ili renkontiĝas pro hazardo, senrendevue !

Sciante ĉi-tion, eniru la SAT-Amikarejon (la aŭtomata pordo estas riparita), zorge lavu viajn manojn kaj vestu la buŝmaskon, mienu interesiĝi pri la novaj libroj (PIV-2020, Veganismo, Rajto je pigro, k.a.), kaj efike rekonstruu la mondon : libere interparolu, amike babiladu kun samideanoj !

Ne restu en la izolo de interreto ! Ne lasu nin en soleco ĉi-tie !

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka, la senmaskuloj kaj sengantuloj

************************************

Pri kio temi ? :
Evidente, pritemi pri : kiel reaktivigi la Pariz-regionan Grupon de SAT-Amikaro, humure renomita "PariGo" (slanga vorto, t.s.: pariz/-ano/-aĉulo).
Nia ĉefa ideo estas kunlabori kun ne-Esperantistaj asocioj en la proksimejo, asocioj kies celoj iel parencas kun Esperantismo.
Tiel agante, asociiĝante al ne-Esperantistaj societoj por kunlabori al iliaj humanismaj projektoj, ni esperas : 1) lukti interasocie kontraŭ la ĝenerala (kaj morala, kaj ekonomia) krizo kiu ekaperas, 2) konigi kaj ŝatigi la specifan pensmanieron de la Esperantistoj, se ne tuj lernigi la internacian lingvon.
Resume : tiu vidpunkto estas "komingaŭta", la E-istoj kunlaboru kun aliaj idealistoj (ne de foraj partoj de la mondo), kaj ni ne vane propagandu kaj atendu ke ili alvenu sub nian verdan stelon !

Ekzemplo :
La sidejo de SAT-Amikaro situas en videbla loko, kaj prezentas tre larĝan montrofenestron.
Ĉiumonate la enhavo de tiu fenestrego estas ŝanĝita : estas montrataj diversaj libroj pri diversaj temoj, por infanoj, kaj Dzeka ŝanĝas sian ĉemizon !
Ĉijare estas la 150-a datreveno de fama revolucio, kiu okazis interne de Parizo, la tiel nomita "Komunumo de Parizo" https://eo.wikipedia.org/wiki/Pariza_Komunumo_(1871).
Ni proponis al la asocio "Les Amis de la Commune de Paris" https://fr.wikipedia.org/wiki/Les_Amies_et_Amis_de_la_Commune_de_Paris_1871 (Amikaro de la Komunumo de 1871), ke ili uzu nian montrofenestron.
Venu diskuti, kaj ne forgesu aĉeti nian libreton pri tiu grava evento :

Komunumo1871.jpg 39,4 kB



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto