Ĉi-jare ni gastigos promenadon por vidi la mirindajn publikajn artaĵon tra la urbocentro de Halifakso - kaj famaj pecoj kaj tiuj, kiujn vi eble ne konas. Dankon al Kate pro la bonega ideo! Jen la itinero:
Ni renkontiĝos ĉe Raymond Taavel Park, 1004 Barrington Street (angulo de Inglis kaj Barrington Streets). Vi rekonos nin pro la verda EO-flago aŭ Esperantaj T-ĉemizoj.
Ĉiuj estas bonvenaj (kun ajna Esperanta kapablo - aŭ eĉ tiuj nur scivolaj pri la lingvo). Uzu viajn Duolingo-lecionojn relavive! La turneo estos ĉefe en Esperanto, sed iom da angla, franca kaj hispana lingvoj ankaŭ povas esti uzataj, do parolantoj de ĉiuj tiuj lingvoj estas bonvenaj. La turneo estas senkosta.
Notu ke ni piediros dum 1-2 horoj (kaj elbe haltos por tagmangxi), kaj la verterprognozo estas suno kaj 25°C. do kunportu bonajn suojn por promeni kaj eble botelon de akvo.
****
Esperanto Nov-Skotio (EONS) estas malferma al iu ajn, kiu interesiĝas pri la Esperanto-movado, aŭ pri la interfaccia lingvo Esperanto. Ni bonvenigas parolantojn de ĉiuj kapabloj, inkluzive komencantojn. Ni kutime renkontiĝas samtempe kaj samloke la trian dimanĉon ĉiumonate, kaj semajne ni renkontiĝas virtuale je la 11a horo dimanĉe per Zoom.