Speciala legosalono por denaskuloj kaj ties gepatroj
Internacia
Bobelarto invitas vin al speciala festo de la plej junaj legantoj!
Por la tago de gepatra lingvo nia teamo decidis organizi legosalonon la duan fojon kun legado de fabelo. Ĉi foje ni elektis la verkon: Arne, la ĉefido de Leif Nordenstorm.
Ni komencos la kunvenon per la laŭtlegado de la libro, se la etuloj volos partopreni, ili povos. Kaj ni daŭrigos poste per mallonga, neformala babilado ĉirkaŭ la temo de denaskuleco kun gepatroj kaj interesiĝantoj.
La renkontiĝo okazos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.
tago de gepatraj lingvoj - legosalono(1).png161 kB
La eventon gvidas kaj organizas Stela Besenyei-Merger.