🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-58. Novjara ronda danco de origamio. Simplaj modeloj por infanoj.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-58. Novjara ronda danco de origamio. Simplaj modeloj por infanoj.

InternaciaKurso

Ateliero-58. Novjara ronda danco de origamio. Simplaj modeloj por infanoj. 

Hodiaŭ ni pridiskutos la temon pri la granda potencialo de origamio en pedagogio. Kion alportas origamio en disvolviĝo de inteligenteco kaj diversajn kapablojn de la infanoj? Kiel oni povas uzi origamion en lernejoj? Ĉu ankaŭ Esperanto rolas same? Ni serĉos la respondon al tiuj demandoj, faldante simplajn ĉarmajn novjarajn modelojn por infanoj. Ĉiu povas instrui siavice, do tio estos Ronda Danco de origamio. Vi estas bonvenaj! 

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 

La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
12.12.2021 , ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto