🖥 Lando Babila
18:00 - 20:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
30-a de Julio: dua renkontiĝo de konversacia rondo "Lando Babila".

Internacia

Renkontiĝo de la konversacia rondo organizata de projekto de por-komunuma agado “Lingvoj en Dialogo” (Línguas em Diálogo) de UFPR - Federacia Universitato de Paranao, en Kuritibo, ĉefurbo de ŝtato Paranao, Brazilo -, malferma al ĝenerala publiko, sub la titolo:

 

“Lando Babila: Konversacia Rondo en Esperanto / A Terra do Bate-Papo: Roda de Conversação em Esperanto_2022a”

 

La unua renkontiĝo okazis sabate, la 24-an de Junio, en platformo Teamso de Majkrosofto de la 18-a ĝis la 20-a horo (laŭ la Brazilja horzono; laŭ UTC: de la 21-a ĝis la 23-a horo). Estontaj renkontiĝoj estas planitaj por la sekvantaj tagoj: 

 

30-a de Julio;

27-a de Aŭgusto;

24-a de Septembro kaj

29-a de Oktobro. 

 

 

Cel-publiko: parolantoj kaj lernantoj de Esperanto. 

 

   Pro tio, ke en la 26-an de Julio okazis la 135-a datreveno de Esperanto, por la 30-a de Julio ni proponas legadon de la teksto de Stefano Keller: 
 
“26a de Julio – Esperanto-Tago”,  
 
 kiu troveblas ĉe: 
 
 
En tiu paĝo oni povas kaj legi kaj aŭdi la tekston, voĉlegitan de la aŭtoro mem. 
 
   Kiuj havas tempon, tiuj povos aldone legi la tekston “Gandhi kaj la angla”: 
 
 
 

 

Ĉeestintoj en minimume kvar renkontiĝojn rajtos ricevi atestilon de la Universitato. 

Interesatoj aliĝu per retmesaĝo al <led@ufpr.br>, kaj informu:

- plenan nomon;

- CPF-numeron (brazilanoj) aŭ pasport-numeron;

- retadreson por registro en Teamso;

- ĉu vi havas ian ligon al UFPR? (Specife: ĉu vi estas studento, docento, oficisto de UFPR? – informo uzota nur por statistika raporto). 

 

Organizantoj: Ivan Eidt Colling, Rita de Moraes kaj Lígia Maffessoni Penia.

 

Laŭplane, “Lando Babila” estas spaco por harmonia kunestado bazita sur reciproka respekto celanta praktikon kaj lernadon de Esperanto kaj plifortigon de ligoj ene de Esperanto-komunumo. Principe la temoj estos liberaj, sed organizantoj povos laŭbezone moderigi la konversaciadon. 

La inspiro por nomo de la kurso fontas el la verko de la pola aŭtoro Izrael Lejzerowicz (1901-1942), “El la ‘Verda Biblio’”, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1935. La verko estas bonhumora pastiĉo de Biblio, kun ĉapitroj kaj versikloj, satire prezentanta la historion de la “verda popolo” (esperantistoj!), kiun la “Sinjoro”, la “Senkorpa Mistero”  elkondukis el la lando Babela en la landon Babilan. (Se vi volas scii pli pri la verko, spektu la prezenton ĉe: https://youtu.be/dVbKcO3fq4I .) 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.linguasendialogo.org
led(ĉe)ufpr.br

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIvan Eidt Colling