Peter Weide: Gramatika semajnfino laŭ "Pipi Ŝtrumplonga"
Lernado de gramatiko kaj koncerto

LokaKurso

Esperanto Hamburg kore invitas al gramatika semajnfino la 16an kaj 17an de Marto 2024 en Hamburg. 
 
Instruisto estas la konata Esperantisto Peter Weide el Danlando. Li skribas pri si mem: 
"Mi estas hamburga emeritita instruisto por bazaj kaj mezgradaj lernejoj. Ekde mia 18-a jaro mi instruis Esperanton. Mi gvidis kursojn en diversaj landoj. Nuntempe mi aktivas kiel "onklo" ĉe "ekparolu" kaj mi gvidas babilan kurson por progresintoj kadre de la zoomaj kursoj, kiujn aranĝas la Londona Esperanto Klubo. Dum la instrua semajnfino en Marto 2024 ni komencos legi la faman libron "Pipi Ŝtrumplonga" de Astrid Lindgren. Ni parolu pri la enhavo kaj en kazo de bezono reaktivigu la scion pri la Esperanto-gramatiko."
 
 Se vi serĉas informojn pri Peter, vi trovos ilin en Vikipedio 😊.
 
Kiam? Sabato, 16a de Marto 2024, 10 – 16 h, kaj dimanĉo, 17a de Marto 2024, 10 – 15 h.
Kie? Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16, 20099 Hamburg, 800 metrojn for de la ĉefstacidomo Hamburg, 250 m de la S-trajnstacio Berliner Tor, 150 m de la metrostacio U1 Lohmühlenstraße.
 
Dum la sabata vespero okazos koncerto (19 – 21 h).
 
Kiom kostas? 20 EUR entute por ambaŭ tagoj kaj la koncerto je sabato vespere, membroj de Esperanto Hamburg nur pagas 10 EUR. Por aliĝoj post la 18a de Februaro 2024 aldoniĝas 5 EUR.
 
Aliĝoj ekde nun eblas ĉe info@esperanto-hamburg.de.
Se vi bezonas tranokteblecon, ni helpos trovi liton aŭ hotelĉambron.

pippi-longstocking-5120150.jpg 2,33 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj