Eblas interparoli en Parizo, ĉi-Vendrede ĉe SAT-Amikaro, inter 18h30 kaj 21h. Ĉi-vespere la temo estos :
Josephine_Baker.jpg24,7 kBVendredo 3 Decembro 2021 : Joséphine Baker.
La fama nigr-haŭta kantistino, https://eo.wikipedia.org/wiki/Josephine_Baker, estis ceremoniege re-entombigita en Panteonon de Parizo, inter "La Grandaj Homoj" de Francio. Dzeka kaj Izabel, kiuj verkis artikolon pri ŝi en La Sago n°139, invitas vin por iom pli scii kaj paroli pri ĉi-tiu mondfama artistino, pri ŝia lukto kontraŭ rasismo, kaj pri ŝia favoro al Esperanto.
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.