Memorigo pri la Esperantisto Max Josef Metzger
13:00 - 15:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Vizito de la memorejoj en la proksimeco de Max Josef Metzger Platz, apud U6 stacio Wedding

Loka

Memorigo pri la Esperantisto Max Josef Metzger la 16an de aprilo en Wedding.

Jes,li havas placon en Wedding, apud U6 eliro. La parohxo St. Joseph tute proksime memorigas pri lia morto en 1944 (per ekzekuto, falsa akuzo) post la kutima dimancxa diservo (katolika) la 16an de aprilo.

Li estis katolika pastro, pacifisto, vegetarano, senalkoholulo kaj pioniro de ekumeno. En Graz li instruis Esperanton kaj fondis tutmondajn Esperanto-organizojn, kiuj estis gravaj en la 1930aj jaroj:
IKA, Internacio Katolika, aktiva ĝis la Dua Mondmilito
MOKA, Mondjunularo Katolika


Ekde 13:00 oni kunvenas en la korto, alireble de Willdenowstrato, vizitas la memortablojn, kaj la memorejon en la kripto de la pregxejo. La sola videbla indiko pri Esperanto estas motivigaj surskriboj por kurantoj sur la placo. Pri lia vivo kaj verko informas Vikipedio
https://eo.wikipedia.org/wiki/Max_Josef_Metzger
kaj multaj retpagxoj. En la lastaj jaroj partopenis duduo da berlinaj esperantistoj la tradician honorigon, kutime dum la 17an (mortotago). Ofte okazas mencio dum la diservo. Kompreneble eblas partopreni la diservon, sed la eniro estas en Müllerstraße kaj horon pli frue.

Post la tuta ceremonio ni povas bone mangxi en la regiono.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.berlin
roland.schnell(ĉe)mail.de
Willdenowstraße 8 13353 Berlin

Interesiĝintoj

Administranto