Kunvenu por amuza okazo por praktiki vian Esperanton ĉe la kafejo Blend en la plej suba etaĝo de la artgalerio Nottingham Contemporary. Ne estos strukturita studado planata por ĉi tiu evento, nur spaco por socialumi en nia plej ŝatata internacia lingvo.
La evento mem estos tute senpaga, sed bonvole subteni la kafejon dum nia uzado de la spaco per mendo de kafo, teo, kuko, aŭ io alia laŭprefere.
Esperantistoj de ĉiaj parolniveloj bonvenos. Konsciu, ke ni celas paroli kiel eble plej multe da Esperanto dum ĉi tiu evento, kaj ke ni organizas ankaŭ kunstudadajn sesiojn, kies instrua lingvo estas la angla.