Renkontiĝo en la Muzeo de Antikvaj Ludiloj
11:00 - 13:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Senpaga por aktivaj membroj de MEF

Loka

En español: https://www.esperanto-mexico.org/es/encuentro-en-el-museo-del-juguete-antiguo-14-de-mayo-11hrs

Ĉu vi memoras viajn ludilojn kiam vi estis infano? Ĉu vi imagas kiel estis la ludiloj de viaj gepatroj aŭ geavoj? Ĉu vi iam ludis per ili? Ĉi foje ni invitas vin al tre interesa renkontiĝo en la Muzeo de Antikvaj Ludiloj.

La Muzeo de Antikvaj Ludiloj estas unika kaj historiplena loko, kun impresa kolekto de antikvaj ludiloj, kiu nin translokigos al nia infanaĝo. De lignaj ludiloj ĝis porcelanaj pupoj, vi trovos ĉion en ĉi tiu nekredebla muzeo.

La kosto de la enirbileto estas $75.00 (meksikaj pesoj), sed jen bonega novaĵo!: ni havas senpagajn biletojn por aktivaj membroj de MEF, kiuj konfirmos sian partoprenon. Bonvolu skribi mesaĝon al telefona numero 5537842401 por konfirmi vian partoprenon kaj ke ni fortenu vian senpagan bileton.

Ĉu vi neniam estis membro de la asocio? Profitu, la kotizo por tute novaj membroj kostas $50.00 (meksikaj pesoj) eĉ viaj akompanantoj povas aliĝi, tiel vi helpos la asocion kaj samtempe vi ŝparos. Pliajn informojn pri membrecoj al MEF vi trovos ĉe: https://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco 

La renkontiĝo okazos en dimanĉo, la 14an de majo je la 11a matene en la enirejo de la muzeo, kies adreso estas: Dr. Olvera 15, kvartalo Doctores, Cuauhtémoc, 06720 Meksikurbo.

Post la vizito ni povas iri al nova restoracio "Antítesis", kiu kiu troviĝas ĉe Dr. Jiménez 170, kvartalo Obrera, Meksikurbo. Bv. konsideri ke manĝaĵoj kostas proksimume 150 meksikajn pesojn. Tie ni daŭrigos la praktikadon de Esperanto ĝuante bongustajn manĝaĵojn kaj agrablan amikecon.

Bonvolu kunhavigi tiun ĉi inviton al viaj amikoj, kiuj parolas Esperanton, kaj veni kun ili por kunhavi tre interesan tempon.
Ni atendas vin!

* Organizas: MEF. Respondecas: Víctor Sombra. Bildo: Gabriel Zúñiga.

3244C774-4EFB-4782-9400-558B7E61E462.jpeg 119 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉