Esperanto Marseille partoprenas en la Internacia Tago de Lingvoj.
Ni havos budon en la Internacia Tago de Lingvoj, kiu okazos ĉe la Urbodomo de Aix-en-Provence de la 14-a ĝis la 18-a, marde la 26-an de septembro 2023.
Tio estos okazo por prezenti la internacian lingvon al la publiko kaj anonci la agadon de Esperanto-Marsejlo en nia regiono. Ne hezitu veni renkonti nin!