Pariza manifestacio je la 1-a de Majo
12:00 - 16:00
UTC
Elekti horzonon
Esperantistoj ĉeestos la manifestacion de la 1-a de Majo !

Kunveno/EventoAlia

Manifestacio de la 1-a de Majo en Parizo


Ni rendevuu ek de la 14-a sur placo de Respubliko.
Al helpantoj : rendevuu je la 13-a ĉe SAT-Amikaro por preni la standardojn. 
Kiel kutime, ni staros dum momento sur la placo, je la ekstremo de Rue du Faubourg du Temple ; poste ni defiliros direkte al placo de Nacio ; mez-voje ni eliĝos, por fini nian paŝadon ĉe Esperanto-France. Vespere ek de 18h30, kiel kutime : parol-rondo ĉe SAT-Amikaro.

Ĉi-tiu alvoko celas unuecon kaj diversecon ; ĉiujare ni dekopas, kaj kun plezuro ni renkontas divers-aĝajn E-istojn, kiujn ni neniam vidis antaŭ.

Esperanto, nun pli ol iam ajn, evidentiĝas kia konstru-medio de la sola travivebla mondo : mondo de ĉiuj pacemaj inter-paroloj.

[ Ĉeestis 8 samideanoj (jen 4 el ili :), plus unu kiu ne trovis nin, plus unu kiu alvenis tro malfrue, plus unu alia kiu senserĉe trovis nin kiam ni estis forirantaj. Anarĥiisto de CNT-AIT donacis al ni broŝuron pri Marguerite Aspès https://cnt-ait.info/2026/03/07/marguerite-aspes/.]

20260501_135838_resized_1.jpg 384 kB


( Fotoj de antaŭaj jaroj : )



01-05-2022_1_320x640.jpg 69,2 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
place de la République

Interesiĝintoj

Administranto