Ni renkontiĝos je 19:10 ĝis almenaŭ 20:00, verŝajne ĝis 21:00. Ni renkontiĝos ĉe Caffè Strada, sur la suda rando de la tereno de la Universitato de Kalifornio en Berklio / UC Berkeley. Ĉi-semestre ni planas renkontiĝi lunde vespere.
Ni havos
malgrandan Esperanto-flagon kaj ni provas sidi en tiu ekstera areo de la kafejo, kiu troviĝas apud la ĉefa enirejo. Se vi ne sukcesas trovi la renkontiĝon aŭ se vi havas aliajn demandojn, kontaktu la retpoŝtadreson por ĉi tiu evento.
Vespermanĝoj aĉeteblas en la kafejo kaj en la apudaj restoracioj.
Komencantoj estas bonvenaj. Ni feliĉus bonvenigi ankaŭ nelokajn vizitantojn.
---
We'll meet at 19:10 until at least 20:00, probably till 21:00. We'll meet at Caffè Strada, on the south edge of the UC Berkeley campus. This semester we plan to meet on Monday evenings.
We'll have
a small Esperanto flag and we try to sit in the outside seating area near the main entrance. If you don't succeed in finding the meetup or if you have other questions, contact the email address for this event.
Dinner can be bought in the café and in nearby restaurants.
Komencantoj (beginners) are welcome. We'd also be happy to welcome visitors from out of town.