Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
27a Decembro : Aktualaĵoj

Loka

Aktualaĵoj


Ĉu vi spektis la filmon "Une langue universelle / Universala lingvo" de Matthew Rankin ? Tre interesa intervjuo (franclingva) de la reĝisoro cê franca radio (ek de 20a minuto ĝis 45a). 
 
Majoto, Novkaledonio, Antilioj, Nacia Asembleo, Matignon, Élysée-palaco : ĉu Francieroj ? ĝis kiom/kiam ?
Sirio, Palestino, Ukrainio, Koreio(j), Usono, Muskolando : ĉu Monderoj ? ĝis kiom/kiam ? 

Kiel prepari 2025... nome de amikeco ?

[7 ĉeestintoj (ne samtempe). Ni temis pri la filmo de Rankin, pri Majoto, kaj ni sukcesis preskau definitivigi la programon de la Januaraj parolrondoj !]

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto