Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom
InternaciaLoka
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn kaj interesitojn! Bonvenon!
Detala programo: 28.02.2024: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: 📗Artikoloj el Kontakto pri AI - Artefarita Intelekto: Kiel ni alvenis ĉi tien kaj kien ni iras / ChatGPT: La limo rompita inter sciensfikcio kaj realo - Demandoj al ChatGPT Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas artikolojn el la revuo "Kontakto" pri AI - Artefarita Intelekto: Kiel ni alvenis ĉi tien kaj kien ni iras (Martin Rue, Britio) / ChatGPT: La limo rompita inter sciensfikcio kaj realo (Doniben Jimenez Jaramillo, Kolombio). Poste ni ankaŭ provas starigi demandojn al ChatGPT. La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto. Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.