🖥 Ni ludu je Verda Ŝtelo per interreto
20:00 - 21:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ni kune ludos la vortludon Verda Ŝtelo per retpaĝo kaj samtempe babilos per Jitsi

Alia

Ni ludos la vortludon Verda Ŝtelo interrete. Oni povas aliĝi aŭ per la retejo ĉe gemelo.org aŭ per la aplikaĵo. Ĝi estas simpla ludo kiu temas pri anagramoj kaj ĝi estas amuza maniero lerni novajn vortojn kaj ludi per la lingvo.

La ludo estas facile lernebla kaj ni unue klarigos la regulojn antaŭ ol komenci.

Ni samtempe babilos per Jitsi ĉe https://meet.jit.si/VerdaSxtelo

Bonvolu uzi komputilon aŭ tabulkomputilon kun granda ekrano se vi uzas la retejon ĉar ĝi ne tre bone funkcias per poŝtelefono.

Aliĝu kaj amuziĝu!

verdaj-reguloj.png 161 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gemelo.org/eo
bpeeluk(ĉe)yahoo.co.uk

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureDavid Dichelle