🖥 Luda renkontiĝo pri Eŭrovido
18:30 - 20:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
La maja renkontiĝo de MJS

Internacia

La ĉimonata renkontiĝo de MJS estas dediĉita al la kantokonkurso Eŭrovido. Ĝi enhavos kvizojn pri versoj de gajnintaj kaj malgajnintaj kantoj, kaj ankaŭ pri modo tra la historio de la konkurso.

Fine, ni ludos Gazetaran Konferencon, en kiu ni ĉiuj iĝas steluloj kaj devas malkovri kiu ni estas per la demandoj de la ĵurnalistoj.

Ne nepras havi antaŭan konon pri Eŭrovido por partopreni la renkontiĝon. Venu amuziĝi, eklerni pri la konkurso aŭ spertiĝi pri ĝi.

Ni antaŭĝojas vidi vin en la Mojosejo, ĉe https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

skotlando.org/archives/1351

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureMovado Junulara Skota