Kurso por komencantoj kaj legrondo por progresantoj en Ĝogaraĝo
Loka
La Esperanto-Atelieroj en Ĝogaraĝo daŭros la tutan akademian jaron (sep 2024 - jun 2025)! Pordoj malfermiĝas je horo 18:30, kurso por komencantoj komenciĝas je horo 19:00, legrondo por progresantoj je horo 20:00. Scivolemuloj ĉiam bonvenas.
Ekde junio 2005, Ĝogaraĝo estas aŭtonoma domokupita politika socia centro, kunvenejo kiu situas en la kvartalo Transvalo, en la orienta parto de Amsterdamo, por domokupantoj kaj nedomokupantoj, sensubvencia, senprofita, memorganizita kaj tute gvidata de volontuloj. Novaj vizaĝoj, novaj projektoj estas tre bonvenaj, alportu viajn proprajn ideojn, kontaktu nin. Pli da informoj pri Ĝogaraĝo: https://radar.squat.net