Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
8a Novembro : Senkotigi la nuntempon.

Loka

8a de Novembro 2024 : 

Senkotigi la nuntempon

Hodiaŭ, kaj Valencianoj, kaj Usonanoj, alfrontas du kotojn nunepokajn : en Valencio (kaj poste en Barcelono), volontuloj estas nun forskrapantaj la kotamasojn, kiujn enfluigis pluvegadoj ; samtempe en Usono, meteorologoj prognozas longdaŭran pluvegadon de kotigaj vortoj (la nomo de la ŝtormo/sturmo estas Donald), kiu daŭros dum 4 jaroj, kiu falados sur la tutan landon, kun grava risko disvatiĝi eksterlanden. 
Kiel luktadi kontraŭ la du poluadoj, en la du medioj : kaj materia, kaj anima ?
Kiel renaski komprenemon ? Kiel aktualigi responsemon kaj pacemon ?
[5 ĉeestintoj enloke + 1 per Jitsi. Pri la venko de Trumpo & Musko & K-io : Ni provu agi tiel, ke tiu problemo, efiku kia solvo. Oni kred(ig)as, ke tiu baloto plipotencigos Usonon, sed la malo ŝajnas pli probabla : Usono nun aspektas kia lando de senresponsuloj, nefindinda, neobeinda. Iu asertis ke Trumpo vendos armilojn : kaj al Zelenski, kaj al Putin, ĉar li estas nur marioneto de la potencaj lobioj. Bedaŭrinde, la venko de Trumpo estas neta signalo al ĉiuj ŝtelistoj kaj senhontuloj. Ni ankaŭ temis pri malpli deprimaj aferoj, kaj ni manĝis la bonegan legomtorton de Lusjeno ! ]



sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto