La Lunda Grupo, Restoracio Le Galicia, 21 rue des Gares, Ĝenevo
La celo de la Lunda Grupo estas krei neformalan etoson por kuraĝigi la ĉeestantojn babili senbremse, sen instruisto. Ni diskutas pri diversaj temoj (eĉ gramatiko!), laŭvole, ni legas tekstojn kaj ni interŝanĝas librojn kaj artikolojn.
Ni bonvenigas vizitantojn kaj komencantojn :-)