Pluramo, pluramemo : ĉu fantasmo, utopio, travivindaĵo ?
Loka
21 Januaro 2022 : Pluramo, pluramemo. Ĉu — hazarde aŭ ne — vi vizitis la paĝon https://eo.wikipedia.org/wiki/Pluramemo?uselang=eo ? Ĉu ĝi (mal)instigas vin ? Ĉu tiu afero (t.e. nek adulto, nek interŝanĝismo, nek poligamio, nek diboĉo) estas fantasmo, utopio, travivindaĵo ? Ĉu eblas travivi plurajn amrilatojn samtempe, kiam eĉ nur unu malfacilas, en nia epoko je konsumo ? Ĉu tiaj samtempaj amrilatoj estas pli/malpli teneraj ? reciprokaj ? Ĉu reale povas ekzisti "plurfideleco" ? Kiuj homoj (realaj/literaturaj/kinaj) hodiaŭ ludas rolon je modelaj ge(j)amant(in)oj ?
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.