Ĉu vi volas plifortigi vian lokan klubon, vian kvartalan agadon por Esperanto? Ĉiumonate mi venos por helpi al vi fari tion. Venu kun viaj lokaj planoj, defioj, problemoj, celoj, deziroj. Parolu pri kiel vi nun kutimas varbi, anonci, altiri novajn gelernantojn.
De tempo al tempo mi prikomentos kelkajn bazajn principojn kaj teoriojn de merkatiko, sed plejparte mi estos ĉi tie por aŭskulti vin kaj priparoli kiel vi povas krei pli fortan movadon por via loka klubo.
Meeting ID: 958 8710 2121
Passcode: merkatiko
Dennis Keefe
antaŭa instruisto de merkatiko kaj strategio
HEC Parizo, Dijon Busniess School France, Nanjing MBA Programo, Ĉinio