La junia renkontiĝo de Esperanto-GDL atendas vin!
19:30 - 22:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Monata renkontiĝo en Guadalajara por praktiki Esperanton en juna kaj amikema etoso.

Loka

Homoj el Guadalajara kaj ĉirkaŭaĵoj!!!! La klubo Esperanto-GDL invitas vin partopreni nian monatan renkontiĝon kaj pasigi kune agrablajn momentojn. Ĝi okazos venontan vendredon, la 7an de junio je la 19a:30h. en “Café Libertad”, kiu troviĝas ĉe Libertad #1939, stratangulo kun Progreso, Guadalajara, Jalisco.
Ni renkontiĝu kun novaj kaj malnovaj amikoj, praktiku Esperanton, kaj plifortigu la grupon. Do, ne gravas se vi ĵus trovis ke la lingvo ekzistas, se vi estas komencanto aŭ se vi parolas flue Esperanton, ĉiuj estas invitataj!
La evento estas senpaga tamen ĉiuj pagos sian konsumon en la kafejo.
Ĉu duboj, demandoj? Iru al la sekva facebook-grupo kaj starigu ilin tie: https://www.facebook.com/groups/185016611592440/ aŭ skribu telefonan mesaĝon al 33 1866 8830
Bonvenon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

jodazjodaz(ĉe)gmail.com
Libertad 1939, Col. Americana

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureMallely Martinez