🖥 Projekto Interkluboj #3
20:00 - 21:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Loka reta evento por interligi homoj el pluraj esperanto-kluboj

Loka

Interkluboj-RJ #3

La tria eldono de la projekto Interkluboj-RJ okazos la 1-an de Julio (vendredo) kaj niaj gastigantoj estos denove la Tririvera Esperanto-Klubo!  Dum la renkonto ankaŭ okazos da 2-a Lotumo por anoj de AERĴ kaj la lotumota ero estos esperanto T-ĉemizo. Rajtas partopreni la lotumon ĉiuj asocianoj kiuj kontribuis per kotizo ĝis la monato junio.
 
La celo de la projekto Interkluboj-RJ estas instigi la interŝanĝon de ideoj kaj provizi taŭgan spacon por ke esperantistoj el malsamaj regionoj interkonatiĝu kaj praktiku Esperanton kune. Por tio, ĉiumonate iu grupo aŭ klubo de Esperanto gastigas la projekton, kaj tiu akceptas la gastojn en virtuala kunveno.
 
Kvankam ĝi temas pri iniciato de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, esperantistoj el ĉiuj lokoj estas bonvenaj! La nuraj partopren-kondiĉoj estas ke partoprenonto estu malferma al interŝanĝo de ideoj kaj volu praktiki Esperanton!

Informservo
Interkluboj-RJ #3
Dato: 1-a de Julio 2022
Horo: 20:00 (UTC-3)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.aerj.org.br/interkluboj
disvastigo.aerj(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAllan Argolo