HungaroMania estas unutaga festivalo kiu celas celebri la hungarajn lingvon, muzikon, kulturon kaj landon. La festivalo estas organizita de la laborgrupo "HungaroMania", kiu inkludas Collegium Hungaricum-on, hungarajn instruistojn kaj studentojn kaj multajn volontulojn. Esperantistoj kunorganizas la eventon kaj ĉiu komunikado okazas trilingve: en la nederlanda, la hungara kaj en Esperanto.
Baza programo de la tria HungaroMania
- Pluraj prelegoj, en la tri lingvoj, rilate al (ne nur) hungaraj temoj
- Laborgrupoj pri kuirado, muziko,...
- Hungara rock-grupo estas invitita
Kromprogramo
- Merkato kun hungaraj kaj esperantaj libroj, vinoj, lernejoj, brokantaĵoj, juveloj k.a.
- Ekspozicio: (interalie) la hungara lingvo, Esperanto, Hungario
- Trink- kaj manĝetobudo
- Vespera gulaŝo inkluziva en la kotizo