Saluton al ĉiuj! Antaŭnelonge, eta loka klubo fondiĝis en Bristolo, kaj nun renkontiĝas monate. Ni estas ĉiuj tre afablaj. Ne gravas via nivelo de Esperanto, venu babili kun ni! Ni ĉiam renkontiĝas ĉe Bruhaha Café en Totterdown (156-158 Wells Rd, Totterdown, Bristol BS4 2AG, https://www.bruhaha.beer/), kiu estas mojosa kaj trankvila loko, nur 15 minutojn for (piede) de la stacidomo Temple Meads. Ĝis baldaŭ, espereble!