🖥 Prelego de Prof. Ilona Koutny en IrEK-9: "Interlingvistikaj studoj rete kaj surloke en AMU"
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Ilona Koutny kun la temo "Interlingvistikaj studoj rete kaj surloke en AMU"

Priskribo de la prelego: Por esperantologiaj kaj interlingvistikaj studoj troviĝas publiko internacia. Tiun bezonon kontentigas la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de AMU jam de preskau 25 jaroj per siaj parte surlokaj kaj parte retaj sesioj. La tekniko jam ebligas retajn renkontiĝojn, diskutojn kaj ekzamenojn. Ankau granda faka konferenco povis okazi tiumaniere, ligante esperantistajn kaj neesperantistajn fakulojn pri interkultura komunikado kiu rezultis en 3-lingvaj libroj. Prezentiĝos ankau la nova plano de unikaj surlokaj magistraj studoj pri interlingvistiko kiu disponigos konojn pri interkultura komunikado kaj esperanto, krome pri informmastrumado en la angla.

Pri la preleganto: KOUTNY Ilona doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU), kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Habilitiĝis ĉe la Adam Mickiewicz Universitato en Poznano (AMU, PL), kie nun ŝi gvidas la Hungaran Katedron kaj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Esplorterenoj: internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio. Detala biografio kaj publikaĵlisto: http://interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/Ilona.html kaj en Nia diligenta kolegaro. ikoutny@amu.edu.pl; http://www.amu.edu.pl/~interl/

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto