🖥 6a komencanta apokalipso-matenmanĝo
11:30 - 13:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Helpu nin!

Internacia

La plej bona maniero plibonigi lingvon estas paroli ĝin. 

Ĉu vi timas partopreni en retbabilejoj ĉar via kono de Esperanto ne sufiĉas por partopreni bone? Jen la solvo!

Ni estas kelkaj komencantoj. Ni kunvenas per interreto dimanĉe por plibonigi nian Esperanton dum la apokolipso. 

Se vi estas komencanto kaj vi a) havas nenion por fari dimanĉon kaj b) volas paroli pri simplaj aferoj, ni povas atendi la finon de la mondo kune. Venu kun kafo kaj bakaĵo(j)! :)

Ne zorgu, ke blinduloj gvidas blindulojn - kelkaj spertaj esperantistoj venos savi nin.

Ni babilu simple!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

meet.google.com/bep-bkwx-drm
jamesc+eventa(ĉe)affection.net

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJames Coates