🖥 Perseverance sur Marso !
20:00 - 23:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Viva elsendo de D-ro Loĉjo por komenti la alvenon de la nova roboto sur la planedo Marso !

Internacia

La veturilo Perseverance de la usona kosma agentejo (NASA) atingos Marson kaj surgrundiĝos je la 18-a de Februaro 2021.
Mi proponas al vi sekvi la elsendon de NASA, dum la lastaj momentoj antaŭ la surgrundiĝo. Tio okazos sur mia YouTube kanalo, D-ro Loĉjo.

Ni komencos je 20:00 (UTC+1), sed Perseverance normale atingos la surfacon ĉirkaŭ la 22:00 (UTC+1). Mi komentos la eventon, respondos al viaj demandoj, kaj donos la kuntekston pri la misio kaj Marso.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉