Terasa rostado kaj kafoklaĉo en Durmersheim
14:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Rostado, kafoklaĉo kaj babilado

Loka

Ĉi monate ni volas rosti kaj kafoklaĉi sur teraso de geesperantistoj en Durmersheim. Tiu urbeto troviĝas ĉirkaŭ 20 km sudokcidente de Karlsruhe.
Ĉiu kunportu POR SI MEM viandaĵon/vegetaraĵon por la rostado. Kukodonacoj estas bonvenaj!

Programo:
manĝado, babilado, etaj prezentoj de la gastoj

Vi atingos la ejon per tramo/trajno:
* ekde haltejo "Durmerheim Nord" per S7, S71, S8 aux S81 kaj promendo je 0,9 km (cx. 11 minutoj)
* aux ekde haltejo "Mörsch, Merkurstraße" per S2 kaj promenado je 1,6 km (cx. 20 minutoj)

Bonvolu anonci vian venon per retmesaĝo al apuda retadreso. Poste vi ricevos pliajn informojn pri nia kunvenejo.

GRAVE +++ GRAVE +++ GRAVE:
En Durmesheim rajtas renkontiĝi momente nur kvar domanaroj. "Aldonaj personoj" rajtas partopreni, se ili estas komplete vakcinitaj (kaj jam 14 tagojn pasis post la lasta vakcinado), aŭ se ili estas atestite resaniĝitaj de Covid-19!
Pro tio ni bezonas vian antaŭan aliĝon kun informo, ĉu vi apartenas al grupo de "domanaroj" (limigitaj lokoj!) aŭ al grupo de "aldonaj personoj". 
Se vi apartenas al grupo de "aldonaj personoj" bonvolu kunporti via(j)n atestilo(j)n.  

Ni gxojas vidi vin!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-karlsruhe.de/
talporato(ĉe)gmx.de
Durmersheim

Interesiĝintoj

Administranto