🖥 Unua virtuala kunveno de INOE
15:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kaŭze de la nuna sankrizo, realaj kunvenoj estas malfaciligitaj. Pro tio, INOE proponas ke ni interparolu pri naturismo kaj Esperanto per virtuala kunveno. Ni babilos pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj.

Internacia

La kunveno okazos per Microsoft Teams. La adreso por konekti haveblas kontaktanta nin ĉi tie aŭ per retmesaĝo. Eblas partopreni aŭ per la Microsoft Teams-aplikaĵo sur komputilo, poŝtelefono aŭ tabulkomputilo, aŭ simple per retumilo (Chrome, Firefox, Edge, Safari, ...). Ni esperas ke multnombraj INOEanoj kaj amikoj partoprenos en tiu evento! Ĝis baldaŭ! 

Bonvolu antaŭanonci vian partoprenon en la kunveno ĉi tie.

Pli da informoj pri la pritraktindaj temoj de la kunveno haveblas sur nia retejo.

La unua virtuala kunveno de INOE okazos sabaton, la 5-an de decembro je la 15:00 GMT (Londono) tiu estas la 16:00 CET (Centra Eŭropo Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, ...), la 10:00 EST (Orienta Norma Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, ...) kaj la 23:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, ....).

Antaŭdankon pro via partopreno en tiu evento, amike,

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-naturismo.org/post/...
naturista.vivo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureThierry Spanjaard