Priskribo de la prezentaĵo: Malkovru la historion de tiu pionira Esperanto-revuo el Irano, kiu antaŭ 23 jaroj aperis sur publikaj ĵurnal-kioskoj – verŝajne la unua tiaspeca okazaĵo en Esperantujo. Sabz-Andiŝan, lanĉita en 2002, estis dulingva (Esperanto kaj persa), ebligante al la ĝenerala publiko aliri ĝian kulturan, literaturan kaj turisman enhavon. Kvankam poste ĝi fariĝis nur abona presaĵo kaj nuntempe aperas nur rete, ĝia revolucia rolo restas grava paĝo en la historio de Esperanto-gazetaro. La prelego inkluzivos fotojn kaj anekdotojn pri ĝia evoluo.
Pri la Prezentanto: Li naskiĝis en Tehrano, la ĉefurbo de Irano. Tuj antaŭ la revolucio de Irano konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin. Jarojn poste laboris volontule ĉe C.O. de UEA dum tri monatoj kaj poste laboris ĉe FEL en Belgio provlegante la internacian magazinon Monato por 7 monatoj. Ekde 1990 ĝis 2000 vivis en Japanio kiel profesia Esperantisto kaj dume produktis 10 numerojn de la songazeto Najtingalo. Ekde 2000 ĝis nun vivas en Tajvano kiel la instruisto de la Angla kaj Esperanto. Tie redaktas li la lokan movadan gazeton Formoza Folio kaj daŭre baraktas kun la lernado de la ĉina lingvo!
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj